2008-07-25

Mi Forprenas la Ringon

Hodiaŭ, mi forprenas mian edzan ringon.

Ĝis nun, mi portis ĝin ĉar mi pensis, "Mi ankoraŭ estas edzo, laŭ la leĝo." Mi planis ke post la fino de la eksedziĝa proceso mi muelus la ringon per granda martelo. Sed hodiaŭ mi forlasis tiun ideon.

Tro da dramo. Mi ne volas doni al ĉi tiu ringo tiom da signifeco.

Anstataŭe, mi prenis la ringon de mia fingro kaj metis ĝin en mian poŝon. Iam poste mi poluros ĝin por vendi ĝin en lombardejo. Mi metos la monon en mian poŝon kun mia alia mono, kaj forgesos de kie ĝi venis.

(Dankon al Peggy pro la sugesto.)

2008-07-17

TAKE7

Mi ĵus revenis hieraŭ de la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto ĉe Montrealo, Kanado. Kia vojaĝo!

Unue, Nate kaj Tina venis al mia apartamento kaj tranoktis ĉe mi por ke ni ekiru je la mateno. Nate forgesis lian pasporton sed lia patrino renkontis nin kun ĝi laŭ la vojo. Ni tranoktis ĉe Niagara Akvofalo (en la Kanada flanko) kaj turismadis dum la mateno. Post tio, ni veturis al Toronto por renkonti Sonja sed ni malfruis kaj ne trovis ŝin. Feliĉe, ŝi ne estis preta kaj volis ke ni daŭru sen ŝi do ni daŭre veturis ĝis Montrealo. Tie ni alvenis ĵus je la lasta bona momento por trovi la gastiganto por Nate kaj Tina, kaj mi iris al la studenta loĝejo. Mia ĉambro havis akvon sur la planko (de la duŝejo) sed ĝi estis facile sekigita.

La tagoj de la kongreso estis plenaj de aferoj por fari, por lerni, kaj por manĝi kaj trinki. :) Mi volontulis labori servanta trinkaĵojn dum vespera programo kaj renkontis multajn gehomojn. Ve, estis tro multe por skribi dum nur kelkaj minutoj.

La veturado hejmen estis longa sed ni reatingis mian apartamenton je la tria horo frumatene kaj dormis. Mi ja volas enlistiĝi en la Pasporta Servo, ĉar mi ŝatas gastigi.

Nun mi devas hasti por labori kun junulara klubo ĉe la kantona foiro kun miaj gefiloj. Pli da amuzado!