2010-03-01

Fraŭla Patro

La malgeedziĝo daŭris preskaŭ du-jaren kaj kostis multe. La korto donis al mi la gefilojn ĉar mia (baldaŭ-)eksedzino havis psikologiajn problemojn kaj la psikologo diris ke ŝi estas "danĝera". Post kelkaj monatoj, la korto ankaŭ donis la domon por ke mi kaj miaj gefiloj loĝu tie. Je aŭgusto de 2009, la malgeedziĝo finiĝis kaj la korto donis al mi la rajton de fina decido pri miaj gefiloj. La eksedzino loĝas sola en apartamento kaj rifuzas kontakton kun iu ajn.

Do mi estis fraŭla patro antaŭ unu jaro. Miaj gefiloj partoprenas publikajn lernejojn kaj mi daŭras labori.

Fraŭla patreco ne facilas. Mi laboras ĉe laborejo kaj mi laboras plu ĉe hejmo. Pro miaj devoj, mi ne rajtas vojaĝi por partopreni esperantan kongreson. Mi ne multe klopodas renkonti virinojn ĉar mi sentas ĉiam okupata.

Eble mi skribos plu, poste.

No comments: